Super domo, ĉiel serena bluon spegulas, super domo, sur arb' serena branĉoj sin lulas. Sonoril' tra ĉielo jena dolĉe sonoras, kaj birdeto sur arbo jena plendon elploras. Dio, Dio, la viv' — jen, kia simpla kvieto. L' urba bruo — nur melodia milda muĝeto. Kion faris vi, hom' kun via ploro konstanta, kion faris vi, hom', el via juno floranta? |